Akceptejo

françaisEsperantobrezhoneg








Arkivoj

 Vi trovos ĉi-sube kelkaj el la malnovaj eventoj de la federacio Esperanto-Bretonio (por la listo de la pli malnovaj eventoj, klaku ĉi-tien) ; kaj ankaŭ dokumentujon entenante informadan materialon vidotan aŭ elŝutotan

 

  • La 9-aj internaciaj renkontiĝoj de Pluezek (22)
    de la 13-a ĝis la 20-a de aŭgusto 2005
    La 9-a sesio de la fama Esperanto-staĝo de Plouézec [Pluezek] okazos de la 13-a ĝis la 20-a de aŭgusto 2005. Kiel ĉiujare, pluraj okupiĝoj  estos proponitaj: ĉiunivelaj kursoj, teatro, ĥor-kanto, verkado, jogo, informatiko, kurso pri la bretona, turismo... kaj eble kelkaj novaĵoj!
    Pliaj informoj: http://www.plouezec.fr/esperanto.html.
  • Esperanto-staĝo en St-Marc sur Mer (ĉe la Centro Géorama) 
    la 4-a kaj la 5-a de junio 2005 
    Intensa Esperanto-staĝo, organizata de la asocio "Esperanto 44".
    Kursoj por komencantoj, progresantoj, praktikantoj, spertuloj, infanoj.  
    Prelego de Daniel Moirand pri la vojaĝoj de Marco Polo ; legad-rondo.
    Pliaj informoj : http://esperanto44.free.fr, aŭ kontakti Esperanto44@aol.com
  • Forumo de Lingvoj en Brest 
    sabaton, la 4-an de junio 2005 
    Por la kvina jaro sinsekve, la Federacio Esperanto-Bretonio partoprenos la Feston de la Lingvoj de l'Mondo en Brest.  Denis-Serge Clopeau, prezidanto de Esperanto 22, interalie partoprenos la debaton "ĉu eŭropa civitaneco sen komuna lingvo eblas?".
    Pliaj informoj : http://www.langues-du-tonnerre.asso.fr, aŭ kontakti sekretario@wanadoo.fr
  • Rondvojaĝo pri Bulgario
    de la 16-a de majo ĝis la 19-a de junio 2005 
    Ivanka Kircheva Stojanova, el la urbo Varna en Bulgario, venos Bretonien por prezenti sian urbon kaj landon per 2 lumbildaroj. Ŝi vizitos la jenajn urbojn: Rennes (16-17/05), Iffendic (18-19/05), Chartres-de-Bretagne (20-21/05), St-Malo (22-23/05), St-Brieuc (24-25/05), Plouézec (26-27/05), Morlaix & St-Quay-Perros (28-30/05), Daoulas (31/05-2/06), Quimper (3-4/06), Hennebont (5-7/06), Vannes (8-9/06), St-Gildas de Rhuys (10-11/06), Herbignac (12-13/06), St-Nazaire (14-15/06), Nantes (16-17/09), Iffendic (18-19/06).
    Pliaj informoj: kontakti jpducloy@club-internet.fr
  • Spektaklo "Stil-Ekzercoj" en Rennes 
    vendredon, la 29-an de aprilo 2005 
    Henrri De Sabates proponas lastan prezenton en Bretonio de sia unuopa spektaklo "Stil-Ekzercoj" (adaptita en esperanto el la fama verko "Exercices de style" de Raymond Queneau). Ĝi okazos vendredon la 29-an de aprilo, je la 19-a horo kaj 30, ĉe la klubejo de Esperanto-Rennes (18 avenue du Doyen Colas). Post la spektaklo, okazos komuna vespermanĝo: ĉiu alportu manĝaĵon por kontribui al la komuna manĝo. Ankaŭ la komencantoj en Esperanto kaj la ne-esperantistoj estas bonvenaj por tiu spektaklo kaj ne hezitu veni, ĉar la spektaklo enhavas multe da mimikoj kaj gestadoj, kaj ĝi do facile kompreneblas eĉ sen la teksto.
    Pliaj informoj: http://henrri.free.fr/stilekzercoj, aŭ kontakti hodos@free.fr
  • Ĝenerala Asembleo de la Federacio Esperanto-Bretonio en Loudéac (22)
    dimanĉon, la 10-an de aprilo 2005 
    La ĉiujara tago de la membroj de la Federacio okazos ĉi-jare en Loudéac (ĉambro Malivel). La Ĝenerala Asembleo okazos matene kaj la posttagmeza programo enhavos kulturajn distraĵojn (libro-servo ; lumbilda prezentado far Laurent kaj Gudule pri ilia rondvojaĝo per ruldomo tra Eŭropo). 
    Pliaj informoj: kontakti sekretario@wanadoo.fr
  • La inform-kampanjo "Esperanto-Campus" 
    februaro-aprilo 2005 
    Laŭ ideo de la asocio Esperanto 22, inform-kampano cele al gestudentoj ĵus estis lanĉita en Francio.
    Kompreneble, Bretonio tre aktive partoprenos tiun agadon "Esperanto-Campus", per stoko da 3000 Lernu!-KDromoj. La PakEo, kaj ankaŭ la kalendaretoj de la asocio JEFO, estos uzataj por iri varbi ĉe la bretonaj asocioj.
    Unuaj datoj: budo ĉe la universitato de St-Brieuc merkredon la 16-an de februaro; ekspozicio en la IUFM de St-Brieuc de la 28-a de februaro ĝis la 4-a de marto.
    Cetere menciindas, ke la Akademia Inspektorejo de la Côtes-d'Armor dissendis la Lernu!-KDromon al ĉiuj kolegioj kaj liceoj (kaj ankaŭ kelkaj bazlernejoj) de la departamento.
    Pliaj informoj: kontakti hodos@free.fr
  • Partopreno de la bretona koruso Meven al la kongreso de Bulonjo 2005 (62)
    dimanĉon, la 27-an de marto 2005 
    Okaze de la centjariĝo de la unua Universala Kongreso de Esperanto dum 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro, interasocia kongreso estos organizita de la 25-a ĝis la 30-a de marto 2005. En la kultura programo de tiu kongreso, okazos interalie spektaklo-koncerton de la fama bretona koruso Meven dimanĉon, la 27-an. Henrri De Sabates, el Saint-Brieuc, prezentos ankaŭ sian spektaklon "Stil-Ekzercoj" (la "Exercices de style" de Raymond Queneau) sabat-vespere, la 26-an. 
    Pliaj informoj: http://www.boulogne2005.com
  • Esperanto ĉe la Internacia Foiro de Rennes (35) 
    de la 19-a ĝis la 28-a de marto 2005 
    Esperanto-budo ĉeestos dum la 9 tagoj de tiu grava evento, t.e. la Internacia Foiro de Rennes, ĉe la Parko de Ekspozicioj. Volontuloj estos je la dispono de la vizitantoj por provizi ĉiujn necesajn informojn pri la lingvo Esperanto aŭ eĉ por proponi al ili la nova Lernu!-KDromo
    Pliaj informoj: http://www.foirederennes.com, aŭ kontakti jccorbeau@free.fr (la volontuloj por helpi je deĵori la budon povas sin anonci al ĉi-retadreso)
  • Esperanto-staĝo en St-Aignan-de-Grandlieu (44) 
    la 4-an kaj 5-an de februaro 2005 
    Intensa Esperanto-staĝo, organizata de la asocio "Esperanto 44", ĉe la kastelo de "La Plinguetière" de St-Aignan de Granlieu (sude de Nantes).
    Kursoj por veraj komencantoj, komencantoj, 1-a grado, 2-a grado, spertuloj, infanoj.
    Lumbildaro de Zef Jégard pri sia vojaĝo tra ĉinio kaj Rusio.
    Pliaj informoj : http://esperanto44.free.fr, aŭ kontakti Esperanto44@aol.com
  • Koncerto de la duopo Ĵomart kaj Nataŝa en Nantes 
    merkredon, la 3-an de novembro 2004 
    La fama duopo de esperantlingvaj kantistoj, kiujn oni nomas "la kazakaj trubadoroj" (ili venas el Kazakio, sed nun loĝas en Svedio), pasos proksime dum ilia rondiro en Francio: ili estos merkredon, la 3-an de novembro, ĉe la ejo Cosmopolis (Passage Graslin) de Nantes, je la 20:30. Ili prezentos kelkajn muzikerojn de ilia lasta disko "Amu min", sed ankaŭ pluraj ekskluzivaj kantoj, ĉiam per ilia stilo kaj melodia kaj intimeca.
    Pliaj informoj: http://jomart.net kaj http://esperanto-france.org, aŭ kontakti jc.caron@voila.fr
  • Rondvojaĝo pri Ĉeĥio
    de la 14-a de septembro ĝis la 17-a de oktobro 2004 
    Zdenka Novotna, prezidantino de la Esperanto-klubo de Ceská Trebová, venos Bretonien por prezenti la ĉeĥajn folkloron kaj tradiciojn. Ŝi vizitos la jenajn urbojn : Morlaix & St-Quay-Perros (14-19/09), Pontivy (19/09), Liré (19-22/09), St-Aignan (22-24/09), Nantes (24-26/09), Vannes (26-28/09), Rennes (28/09), Iffendic (28-30/09), Chartres-de-Bretagne (30/09-2/10), St-Malo (2-5/10), St-Brieuc (5-6/10), Plouézec (6-8/10), Daoulas (8-10/10), Quimper (10-12/10), Hennebont (12-14/10), St-Gildas de Rhuys (14-16/10), Pornic (16-17/10).
    Pliaj informoj : kontakti jpducloy@club-internet.fr
  • Esperanto-staĝo en Pornic (ĉe la feri-centro "La Fontaine aux Bretons") 
    la 16-a kaj 17-a de oktobro 2004 
    Intensa Esperanto-staĝo, organizata de la asocio "Esperanto 44".
    Kursoj por komencantoj, 1-a grado, 2-a grado, spertuloj, infanoj.  
    Legad- kaj muzikad-rondo ; skeĉoj far Serge Sire...
    Pliaj informoj : http://esperanto44.free.fr, aŭ kontakti Esperanto44@aol.com
  • La Kanalo de Nanto al Bresto per biciklo
    de la 12-a ĝis la 18-a de julio 2004
    Trankvilturisteca biciklumado por esperantistoj, esperanto-parolantoj kaj esperanto-amikoj, por sin plezurigi kaj kaj disvolvi la praktikon de Esperanto.
    Lundon la 12a : veturigado de Nantes (44) ĝis la start-punkto le Menez Hom (29) kaj unua etapo en Chateauneuf du Faou (29) ; mardon la 13a : vizito de Carhaix kaj tranoktado en Gouarec (22) ; merkredon la 14a : vizito kaj piroteknikaĵoj en Pontivy (56) ; ĵaŭdon la 15a : Josselin (56) ; vendredon la 16a : vizito en Redon (35) ; sabaton la 17a : Blain (44) ; dimanĉon la 18a : alveno en Nantes (44) kaj surloka festo.
    Pliaj informoj : http://bemi.free.fr/vikio/?NantoBresto2004 aŭ kontakti duverliejeanloup@ifrance.com, aŭ Valérie al 0297408932
  • La 8-aj internaciaj renkontiĝoj de Pluezek 
    de la 14-a ĝis la 21-a de aŭgusto 2004
    Tiu nemaltrafeblenda Esperanto-evento en Bretonio proponos denove plurajn okupiĝojn (ĉiunivelaj kursoj, teatro, ĥor-kanto, verkado, jogo, informatiko, turismo) en la ĉarma urbeto Plouézec [Pluezek], kun novaĵo ĉi-jare : kurso pri la bretona lingvo en Esperanto far Alan ar Gall.
    Pliaj informoj: http://www.plouezec.fr/esperanto.html, aŭ kontakti jpducloy@club-internet.fr
  • Televida kaj radio-elsendaĵetoj pri Esperanto
    la 2-an, 3-an kaj 7-an de junio 2004
    Kadre de la kampanjo por la eŭropaj balotoj, la movado "EUropo-Demokratio-Esperanto" (reprezentita interalie en la okcidenta regiono) elsendos ĉe la radio kaj la televido kampanj-filmeton, kiu temos abunde pri la lingvo Esperanto. Tiu filmeto estos elsendata merkredon la 2-an de junio kaj lundon la 7-an de junio, je 2-a pozicio, ĉe la jenaj kanaloj kaj stacioj : France 2 (post la ĵurnalo de 20h), France 3 (22h45), France 5 (18h45), France Inter + RFO + RFI (13h45). Alia filmeto estos elsendata ĵaŭdon la 3-an de junio je 1-a pozicio ĉe France 2 (8h30), France 3 (17h45), France 5 (6h45) et France Inter + RFO + RFI (post la ĵurnalo de 20h).
    Pliaj informoj : http://e-d-e.org
  • Esperanto-staĝo en Préfailles (ĉe la Centro "Le Soleil de Jade") 
    la 5-a kaj la 6-a de junio 2004 
    Intensa Esperanto-staĝo, organizata de la asocio "Esperanto 44".
    Kursoj por progresantoj, praktikantoj, spertuloj, infanoj.  
    Prelego de André Cherpillod pri "Zamenhofo kaj judismo" ; libera prezentado de libroj kaj diskoj...
    Pliaj informoj : http://esperanto44.free.fr, aŭ kontakti Esperanto44@aol.com
  • Eŭropa manifestacio EUROPA BUNTO en Strasburgo
    dimanĉon, la 9-an de majo 2004
    Okaze de la eŭropaj balotoj dum junio 2004 kaj de la plilarĝiĝo de la Eŭropa Unio, ni organizas eŭrop-skalan manifestacion por lingva demokratio. La manifestacio okazos dimanĉon, la 9-an de majo 2004 (Tago de Eŭropo) en Strasburgo (oriente de Francio), kaj ĝi celas arigi samtempe ĉiujn eŭropajn Esperanto-asociojn kaj ĉiujn aliajn asociojn pri lingvo-defendado. Aŭtobuso 53-persona foriros de Bretonio (el St-Brieuc, tra Rennes) por iri al Strasburgo, kun rabat-prezo por la FEB-membroj.
    Pliaj informoj : www.europa-bunto.org, aŭ kontakti europa.bunto@eraro.com
  • Prelega rond-vojaĝo de Romano Bolognesi 
    de la 6-a ĝis la 26-a de marto 2004 
    Romano Bolognesi, itala esperantisto kaj doktoro pri interlingvistiko, proponos du preleg-temojn: "la urbo Bologno kaj Italio en la Eŭropa Unio", kaj "Parolo kaj skribado: origino kaj historio de la lingvoj kaj de la skribado". Li vizitos la jenajn urbojn : Nantes (6-9/03), Iffendic (9-12/03), St-Brieuc (12-14/03), Plouézec (14-16/03), Daoulas (16-19/03), Quimper (19-21/03), Vannes (21-23/03), St-Gildas de Rhuys (23-26/03), Quiberon (26/03-3/04, vd. ĉi-sube).
    Pliaj informoj : kontakti jpducloy@club-internet.fr
  • Kongreso de la FFEA, kaj ĝenerala asembleo de la Federacio Esperanto-Bretonio en Quiberon 
    de la 26-a de marto ĝis la 3-a de aprilo 2004 
    La Franca Fervojista Esperanto-Asocio (FFEA) okazigos sian kongreson ĉi-jare ĉe la duoninsulo de Quiberon (ĉe la feri-vilaĝo de la CCe SNCF "Ar March Du", Bd du Conguel, 56170 QUIBERON). Je tiu okazo, la ĝenerala asembleo de la Federacio Esperanto-Bretonio tie okazos sabaton la 27-an de marto matene ekde la 9-a h. Sabat-vespere ankaŭ okazos koncerto de la nun fama koruso Meven (kiu faros alian koncerton sabaton la 15-an de majo en Questembert, kaj kiu estas eldononta novan KD-on !). 
    Pliaj informoj : kontakti jpducloy@club-internet.fr aŭ jeanripoche@wanadoo.fr
  • Esperanto-staĝo en St-Aignan-de-Grandlieu (apud Nantes) 
    de la 31-a de januaro ĝis la 1-a de februaro 2004 
    Intensa Esperanto-staĝo, organizata de la asocio "Esperanto 44".
    Kursoj por komencantoj, 1-a grado, 2-a grado, perfektiĝo, infanoj.  
    Bildara prelego pri la rusa Pentr-arto, far Nina Korjenevskaïa-Gouriou kaj legad-rondo.
    Pliaj informoj : http://esperanto44.free.fr, aŭ kontakti Esperanto44@aol.com

 bag02a.gif Dokumentujo :

 


Akceptejo | Aktualaĵoj | Agadoj | La lingvo
Kontaktoj | Arkivoj | Butiko | Aliĝo | Ligoj


Copyright 2001/2002, Federacio Esperanto-Bretonio; lasta aktualigo: 2005/08/23