
|
Esperanto-kursoj
en la kontaktaro, vi trovos la liston de la lokaj kluboj,
kie ĝenerale okazas Esperanto-kursoj, de la komencanta ĝis la sperta nivelo... |

|
Internaciaj
renkontoj de Pluezek
alia ebleco por lerni
Esperanton : ĉiusomere, en Pluezek, nia federacio organizas someran staĝon
kun preskaŭ 200 partoprenantoj ; programe : ĉiu-nivelaj
kursoj, turismo, teatro, kanto, jogo, ktp. (pliaj informoj
: kontaktu pluezek@gmail.com) |

|
Vizitantoj
el la tuta mondo
okaze de ilia vojaĝo
en Francio, et pli specife en Bretonio, ofte okazas,
ke eksterlandaj esperantistoj rond-iras en nia regiono
por prelegi pri sia lando (pliaj informoj : kontaktu
Josette Ducloyer) |

|
La juna
dungito de Esperanto 22 (nun vaka)
en la Côtes-d'Armor
, la departementa asocio dungas animanton (kies la laborejo troviĝas en la CDDP), kiu divers-maniere agadas en la departemento : kursoj
kaj ekspozicioj en la lernejaj medioj, prelegoj, radio-elsendaĵoj sur lokaj radio-stacioj... (pliaj
informoj : kontaktu Sébastien Erhard) |

|
La dissendo-listo
« bretonio »
nia federacio havas ambaŭlingvan
(esperante & france) dissendo-liston por ĉiuj bretonaj esperantistoj
esperanto-amikoj : oni tie interŝanĝas la lastajn novaĵojn pri niaj
lokaj kaj regionaj agadoj (por aboni al ĝi : sendu
malplenan mesaĝon al bretonio-subscribe@yahoogroups.com) |

|
La «
Verda Triskelo »
tiu trimonata bulteno
(kun artikoloj en la franca kaj en Esperanto) estas
ligilo inter ĉiuj membroj de la federacio Esperanto-Bretonio,
informante ilin pri la gravaj Esperanto-eventoj en nia
regiono (pliaj informoj : kontaktu Jannick Huet) |

|
La Bretona
Koruso « Meven »
jaron post jaro, estiĝis bretona koruso kantanta en Esperanto ;
last-jare, ĝi produktis 2 profesijan KD-ojn « Meven » kaj
« Plu Meven », kiuj estas komponataj de bretonaj kantoj
tradukitaj en Esperanto ; la korusestro estas Maja (Françoise Cornuéjols);
ĝi kunvenas ĉiujare dum 3 semajnoj grupe kaj regule loke. (kontaktu: Maja je 02.96.45.30.60)
|

|
Kultura
produktado
ene de la diversaj lokaj
grupoj, troviĝas kelkfoje traduk-rondoj, kiuj laboras
pri tradukado de lokaj verkistoj ; tiuj tradukoj povas
esti eldonataj kiel ekzemple
« La Domo de la Popolo » de Louis Guilloux kaj
« La Rubekolo> » de Emile Masson.
|