
|
 
|
Regionaj aktualaĵoj
- La 15-aj internaciaj renkontiĝoj de Pluezek (22)
de la 13-a ĝis la 20-a de aŭgusto 2011
Kiel ĉiujare, pluraj okupiĝoj estos proponitaj: ĉiunivelaj kursoj, teatro, ĥor-kanto,
verkado, jogo, informatiko, kurso pri la bretona, turismo... kaj sendube kelkaj surprizoj!
Pliaj informoj: pluezek-esperanto.net.
Aliĝilo por: la renkontiĝo kaj la kursoj.
- Kalendaro de la Esperanto-eventoj
Por trovi informojn pri ĉiuj aliaj Esperanto-renkontoj, vi povas viziti interretaj kalendaroj, regule ĝisdatigitan.
Pliaj informoj : eventoj.hu/kalendar.htm
- La 14-aj internaciaj renkontiĝoj de Pluezek (22)
de la 14-a ĝis la 21-a de aŭgusto 2010
- Du novaj paĝoj sur la TTT-ejo Esperanto-Bretonio
septembro 2005 Unu nova
paĝo prezentas kaj disponigas je elŝutado la tutan enhavon
de la pedagogia valizo, kompleta materialo
por prezentado kaj instruado de Esperanto. Tiu valizo enhavas
interalie grand-parton de la pedagogiaj iloj kreitaj de la pedagogia
kaj kultura animanto de la asocio Esperanto 22. La alia paĝo
prezentas ĝuste la agadojn faritajn de la
animanto de Esperanto 22 dum la 5 jaroj de lia kontrakto
inter 2000 kaj 2005. Pliaj informoj: kontakti la
TTT-estron hodos@free.fr
- Grava ĝisdatigo de la TTT-ejo Esperanto-Bretonio
novembro-decembro 2004 Tiu-ĉi
TTT-ejo estas regule aktualigita, sed dum la lastaj semajnoj
ni ĵus aldonis plurajn novaĵojn, inter kiuj la ĉefaj estas
la jenaj : nova paĝo "dungado",
kiu prezentas la diversajn aktivulojn de la Esperanto-asocioj
de Bretonio kaj ankaŭ la liberajn postenojn kaj por volontuloj
kaj por dungotoj ; speciala paĝo por la pedagogia dokumento
PakEo senpage elŝutebla ; la vidaĵo
de la ekspozicio Esperanto-Bretonio estas
denove disponebla kaj je PDF-format ĉi-foje ; fine, ĉe la
partnera retpaĝo de la radio-elsendaĵoj
pri Esperanto ĉe Radio-Clarté, ĉiuj arkivitaj elsendaĵoj
de 2000 estis re-enretigitaj kaj fine de ĉiu monato oni povas
aŭskulti plian epizodon de la ambaŭlingva felietono "La
mistera stacio". Pliaj informoj: kontakti la
TTT-estron hodos@free.fr
- Radio-magazino
De septembro 2000, Sébastien
Erhard (juna dungito de la asocio Esperanto 22) animas ĉiujare
radio-elsendaĵojn
pri Esperanto ĉe Radio-Clarté (departementa fako de RCF,
je 100.6 FM en Côtes d'Armor). Por la jaro 2004-2005, la magazino
"Le monde au bout de la langue" proponas radio-felietonon
ambaulingvan franca/esperanto en 10 epizodoj kun konkurs-ludo
en junio 2005 por la lasta epizodo. La magazino estas elsendata
ĉiun 4-an dimanĉon de la monato je la 11h50, kaj ĝi estas
reelsendata la morgaŭon je la 11h30. Ĉiuj elsendaĵoj
de 2000 rete aŭskulteblas ĉe la suba retadreso kun fotoj de
la invititoj. Pliaj informoj : rcfclarte.esperanto.free.fr,
aŭ kontakti hodos@free.fr
|