|
|
Kio
estas Esperanto ?
Esperanto
estas konstuita lingvo,
proponita de pola kuracisto en 1887 por faciligi la komunikadon
inter ĉiuj, kiuj ne havas la saman gepatran lingvon. Li
subskribis sian projekton per «Doktoro Esperanto»,
tial nomiĝas tiel la lingvo. El la centoj da projektoj
de kreitaj lingvoj ekde Babel, nur Esperanto disvolviĝis
kaj estas nune uzata de milionoj da homoj en la mondo, por
vojaĝi, korespondi, malkovri aliajn kulturojn, renkonti
novajn amikojn.
Esperanto estas la
plej facila el la vivantaj lingvoj : ĝi
lerniĝas same, kiel iu ajn alia lingvo sed ĝia racia koncepto
permersas, laŭ la studada hor-kvanto, bonegan praktikadon
post 3 aŭ 6 monatoj eble! Tiam, vi povos vojaĝi, ekskursumi,
legadi, renkontadi, korespondi, interŝanĝi kun la tuta
mondo. Vi bezonus, je samaj kondiĉoj, kvinoble ĝis dekoble
pli da tempo por lerni iun ajn alian lingvon.
Esperanto vere estas
la nura lingvo aktuale funkcianta sur la 5 kontinentoj kaj
en pli ol 100 landoj,
certe kun nombro da parolantoj taskata inter 3 kaj 10 milionoj.
La ĝusta nombro tre malfacile koneblas; kelkaj taskis ĝin
ĝis 15 milionoj. La Guiness-a libro de rekordoj mencias
6 milionoj. Tri rezolucioj far Unesko (en 1954,1985 et 1995)
agnoskis la meritoj de Esperanto kaj subtenas ĝian uzadon.
Kiel lerni Esperanton ?
- la plej bona metodo
lerni Esperanton estas partopreni publikan kurson (kun instruisto) kontaktante la respondeculo
de la loka Esperanto-klubo (vidu mapon)
- vi povas lerni Esperanton
per Interreto, dank'al la Senpaga Kurso de Esperanto en
10 lecionoj ;
aŭ ankaŭ, per la 2-a nivela kurso Gerda Malaperis (por progresantoj)
- la retejo
Lernu!
proponas ĉiunivelajn kursojn, tujan vortaron, mesaĝilon
por la diversaj lernantoj kaj multaj aliaj eblecoj
- ekzistas interaktiva programo por lerni Esperanton (en 16
lingvoj, inter alie la franca) kun sonaj ekzercoj kaj
ebleco trejniĝi al la konversacio : tiu programo estas
senpage elŝutebla sur Interreto
- perkoresponda kurso senpaga (en 10 lecionoj), kies
la unua leciono estas elŝutebla je formato PDF (148 Ko)
- sed ekzistas ankaŭ,
kompreneble, multaj lerno-libroj, inter kiuj la metodo
ASSIMIL
Kiel uzi Esperanton ?
- korespondi
(perpoŝte aŭ retmesaĝe) kun homoj el la tuta mondo
- babili kun esperantistoj el multaj landoj samtempe,
en unu el la esperantistaj babilejoj
- vojaĝi
je malaltaj kostoj, senpage gastigata de esperantistoj,
dank'al la "Pasporta Servo"
- partopreni internaciajn renkontiĝojn kun homoj el ĉiuj
landoj, antaŭ rigardante en la ambaŭ lingva kalendaro
de la okazontaj eventoj
- legi librojn en Esperanto (kelkaj eĉ elŝuteblas
senpage en Interreto)
- informiĝi
ĉe la esperantlingva inform-portalo, kun realtempaj
aktualaĵoj, artikoloj, opini-enketoj et pluraj aliaj
servoj
- aŭskulti Esperanto-muzikon (kun muzikeroj elŝuteblaj
je formato MP3)
- aboni Esperanto-revuojn
- ktp. (vizitu nian rubrikon ligoj por malkovri pli da informoj pri la uzo
de Esperanto en Interreto kaj en la mondo.)
|